Deklaro

Castellano

 Mi estas ricevinta leteron de mia samlandano Bjørn A. Bojesen. Li estas esperantisto kaj ne plachas, ke mi utilas la vorton "esperanto" pri la nigra parolado de Sauron.

 Unue, li atentigas, ke esperanto estas tre pli bela ol la nigra parolado. "Nur vidu la nomon esperanto," li skribas. Ghi estas belsona kaj havas du e'jn kaj unu o'n: En la nigra parolado, e ne ekzistas kaj o estas malofta. Li citas la poeto Kálocsay pri L. L. Zamenhof, la kreinto de esperanto: "Li ne kreis poezion kun esperanto, sed esperanton kun poezio."

Sed pli grava estas, ke esperanto konstruighis al noblaj celoj, dum Sauron faris la nigran paroladon nur faciligi sian malbonajn planojn. Bojesen skribas: "La nigra parolado farighis sterni morton kaj malamon. Zamenhof kreis esperanton al paco kaj amo."

 Kompreneble, mi konsentas, ke esperanto kun sia "itala" gusto estas tre pli bela ol la nigra parolado. Mi ankaw konscias, ke esperanto konstruighis al celo tre pli nobla ol la celo de Sauron fari la nigran paroladon. Zamenhof deziris ebligi la popolojn de la mondo kompreni unu la alian. Sauron faris la nigran paroladon anstatawigi la ekzistontajn lingvojn de la malsamaj triboj de la orkoj char estis pli facila al li regi ilin se ili parolis nur unu lingvon. Kompreneble, mi ne pretendas, ke la nobla celo de Zamenhof kaj la malbonaj planoj de Sauron estas kompareblaj! Mi nur utilis la vorton "esperanto" en la plej ghenerala senco - "simpla, konstruita interlingvo". Insulti la esperantistojn ne estis mia intenco.

 Kaj nun mi nur ghojas, ke mi ne nomis la quenyan "la klingon de Tolkien"...

Tolkien pri esperanto
Tolkien pri esperanto (en hispana lingvo)
Índice de Ardalambion